Giovanni Pascoli
Fenestro lumigita: NIGRA KATO


Vi serĉas Veron. Via pens' similas
senfinan maron; en la mar' senfina
troviĝas konko; en la konko brilas

perl', via perl'. Aĝulo, neĝa boska
pejzaĝo, kiun la siroko frapas,
ŝajnas la frunt'. Vin nigra kato, frosta
vizaĝ' de sfinkso, verdokule gapas.